Psalms 59

Al la ĥorestro. Por Al-aŝĥet. Verko de David, kiam Saul sendis, ke oni gardu la domon, por lin mortigi.

1Savu min de miaj malamikoj, mia Dio;
Defendu min kontraŭ tiuj, kiuj leviĝis kontraŭ mi.
2Savu min de la krimuloj,
Kaj kontraŭ la sangaviduloj helpu min.
3Ĉar jen ili embuskas kontraŭ mia animo,
Fortuloj kolektiĝas kontraŭ mi,
Ne por mia krimo kaj ne por mia peko, ho Eternulo.
4Sen kulpo de mia flanko ili kunkuras kaj armiĝas;
Rapidu renkonte al mi, kaj rigardu.
5Vi, ho Eternulo, Dio Cebaot, Dio de Izrael,
Vekiĝu, por punviziti ĉiujn popolojn;
Ne indulgu ĉiujn krimajn malbonfarantojn.

Sela.
6Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
7Jen ili parolaĉas per siaj buŝoj;
Glavoj estas sur iliaj lipoj; ĉar kiu, ili diras, aŭdas?
8Sed Vi, ho Eternulo, ridos pri ili;
Vi mokos ĉiujn popolojn.
9Ho mia forto, al Vi mi min turnas;
Ĉar Dio estas mia rifuĝo.
10Mia bona Dio rapidos al mi;
Dio vidigos al mi venĝon sur miaj malamikoj.
11Ne mortigu ilin, por ke ne forgesu mia popolo;
Disbatu ilin per Via forto kaj faligu ilin,
Ho Sinjoro, nia ŝildo.
12La parolo de iliaj lipoj estas peko de iliaj buŝoj;
Ili kaptiĝu per sia malhumileco,
Ĉar ili parolas nur pri ĵurrompo kaj mensogo.
13Ekstermu ilin en kolerego, ekstermu, ke ili ne plu ekzistu;
Kaj ili eksciu, ke Dio regas ĉe Jakob,
Ĝis la limoj de la mondo.

Sela.
14Ili revenas vespere, bojas kiel hundoj,
Kaj iras ĉirkaŭ la urbo.
15Ili vagas pro manĝo,
Kaj sen satiĝo pasigas la nokton.
16Sed mi kantos Vian forton,
Kaj matene mi gloros Vian bonecon;
Ĉar Vi estis por mi defendo kaj rifuĝo En la tago de mia malfeliĉo.
17Ho mia forto, al Vi mi kantos;
Ĉar Dio estas mia defendo, la Dio de mia favoro.
Copyright information for Esperanto